Malgranda proverbaro kataluna-Esperanto

Kiel André Cherpillod, franca gramatikisto, diras en lia Antaŭparolo, la libro “Temas pri katalunaj proverboj, kiuj alportas la saman moralon, la saman lecionon, proponas la saman vivkonduton, kiel multaj el Esperantaj Proverboj de nia kara majstro L.L.Zamenhof.”

La verkisto Pedro M. Martin Burutxaga elektis kelkajn proverbojn el La Proverbaro Esperanta de L.L. Zamenhof eldonita en 1910.

La libro prezentas proverbojn kaj aliajn esprimojn, ordigitaj laŭ diversaj temoj. Ĝi enhavas naŭ temojn kun 519 proverboj kaj 171 esprimoj. Oni povas trobi en tiu verko du alfabetajn indeksojn, unu por la katalunaj proverboj kaj alia por la esperantaj proverboj.

enhavo

La libro enhavas ankaŭ etan bibliografion, kaj kolekton de kvar artikoloj pri proverboj publikigitaj en la revuo “Kataluna Esperantisto“.

Finfine oni povas trobi la lastan ĉapitron kun la “Celoj, valoroj kaj principoj de Kataluna Esperanto-Asocio“.

La libro certe estas tre utila kaj interesa ne nur por la katalunoj sed ankaŭ por la esperantistoj.

IMG_20150311_210215

Blogis en kulturo

La unua Esperanto-Angulo

La lastan ĵaŭdon de januaro, kiel programite, startis la konversacia rondo en kafejo “la Cantonada”.

Partoprenis anoj de nia grupo kaj du esperantistoj informitaj pri nia esperanta aranĝo.

Ni babilis pri aktualaj temoj en amika etoso.

La agrabla kaj gastema atmosfero de “La Cantonada” plilongigis nian kunvenon.

Ni dankas la prizorganton de la kafejo pro liaj afableco kaj helpemo.

IMG_20150129_190647

Blogis en Uncategorized

ESPERANTO ANGULO

Ni komencas la jaron 2015-an per aktiveco cxe  kafejo ‘El Café de la Cantonada‘, en strato Fortuny 23, Tarragona.

lacantonada

El Café de la Cantonada organizas cxiumonate tre interesan kulturan programon. Inter tiuj monataj programeroj ni arangxas la ESPERANTO ANGULO-n (konversacio en esperanto).

IMG_20150108_172029

La unua ESPERANTO ANGULO okazos venontan jxaudon, 29-a de januaro, je la 18:30 horo.

IMG_20150108_172036

Blogis en Uncategorized

Feliĉan Novan Jaron

bondezir

Blogis en Uncategorized

Vizito de Toño del Barrio

Mardon, la 28an de oktobro Toño del Barrio, nuna prezidanto de HEF (Hispana Esperanto Federacio), vizitis Tarragonan pro profesia kialo. Li profitis la okazon por renkonti la grupon de aktivaj geesperantistoj en nia urbo.

Ili vizitis kune la kulturan centron «COOPERATIVA OBRERA TARRACONENSE/TARRAGONA LABORISTA KOOPERATIVO» (COT), kie la esperantistoj kunvenas regule.

Poste la tuta grupo de esperantistoj promenis tra la ĉefa urba promenejo «La Rambla Nova», Balkono de la Mediteraneo, la placo de la urbodomo ĝis la katedralo.

Hazarde, la grupo trafis trejnadon de homturoj en la sidejo de «Xiquets de Tarragona», unu el la homturaj grupoj de la urbo.

T1

Finfine la grupo kune vespermanĝis kaj amike babiladis en bela restoracio, kiu troviĝas en mezepoka konstruaĵo, en la malnova kvartalo.

T2

Blogis en Uncategorized

La festivalo de “Santa Tecla”

La festivalo de “Santa Tecla” el Tarragona datiĝas 1321 kaj estas unu el la plej riĉaj tradicioj de nia urbo.

Ĉi semajnon ĵus komenciĝas festoj. La ĉefa tago estas la 23-an de septembro.

Se vi volus viziti Taragonon, ĉi semajno vi povus ĝui pli ol 500 okazaĵojn, kiuj estas ebla danke al la 146 organizoj kaj grupoj partoprenantaj en la urbo.


Blogis en Uncategorized

Renkontiĝo de Gigantoj en Tarragona

Kvindeko da diversaj grupoj de gigantoj alvenintaj el vilaĝoj apud Tarragona celebris renkontiĝon en nia urbo.

Gigantoj (katalune “gegants”) estas tradiciaj popolaj figuroj en multaj urboj de Katalunio.

Tiu renkontiĝo, organizita de la Kataluna Nacia Asembleo (Assamblea Nacinal Catalana, ANC) trairis la centron de Tarragona ĝis la katedralo, kie ĉiu grupo dancis kaj muzikis antaŭ la publiko.

Temis pri surstrata manifestacio, tute festa, gaja kaj muzika apogante la sendependecon de Katalunio.

Blogis en kulturo