Tarragonaj Esperantistoj partoprenis la 100-an Universalan kongreson de Esperanto en Lille (Francio), dum la lasta semajno de julio.
Preskaŭ 2700 esperantistoj alvenintaj el 80 landoj partoprenis la kongreson. La temo de la kongreso estis “Lingvoj, artoj kaj valoroj en la dialogo inter kulturoj”.
Oni povis ĉeesti multajn prelegojn pri la temo kaj ankaŭ oni organizis kursojn de Esperanto kaj atelierojn pri babilado, kaj aliajn aktivaĵojn.
Oni prezentis novajn librojn eldonitajn dum la jaro.
La organizintoj pretigis multajn aktivaĵojn kiel teatraĵojn, muzikajn koncertojn, artajn aktivaĵojn kaj paroladojn, ktp.
Ankaŭ por ne esperantistoj oni organizis enkondukon al la lingvo Esperanto.
Dum la kongreso oni povis viziti la urbon Boulogne-sur-Mer kie okazis en 1905 la unua universala kongreso. En la malnova teatrejo de la urbo la partoprenantoj aŭdis la legitan paroladon kiun D-ro Zamenhof, la kreinto de la lingvo, prelegis al la ĉeestantoj de la unua universala kongreso.
(Teatrejo “Monsigny” je Boulogne-sur-Mer)
Respondi