Kiel André Cherpillod, franca gramatikisto, diras en lia Antaŭparolo, la libro “Temas pri katalunaj proverboj, kiuj alportas la saman moralon, la saman lecionon, proponas la saman vivkonduton, kiel multaj el Esperantaj Proverboj de nia kara majstro L.L.Zamenhof.”
La verkisto Pedro M. Martin Burutxaga elektis kelkajn proverbojn el La Proverbaro Esperanta de L.L. Zamenhof eldonita en 1910.
La libro prezentas proverbojn kaj aliajn esprimojn, ordigitaj laŭ diversaj temoj. Ĝi enhavas naŭ temojn kun 519 proverboj kaj 171 esprimoj. Oni povas trobi en tiu verko du alfabetajn indeksojn, unu por la katalunaj proverboj kaj alia por la esperantaj proverboj.
La libro enhavas ankaŭ etan bibliografion, kaj kolekton de kvar artikoloj pri proverboj publikigitaj en la revuo “Kataluna Esperantisto“.
Finfine oni povas trobi la lastan ĉapitron kun la “Celoj, valoroj kaj principoj de Kataluna Esperanto-Asocio“.
La libro certe estas tre utila kaj interesa ne nur por la katalunoj sed ankaŭ por la esperantistoj.
Respondi