Poemo de Olga Xirinacs por la Monda Tago de la Poezio

Ĉiujare UNESKO honoras la poezion, kaj la poetojn, kiuj konservas vivantan poezion.

Ni tradukis la poemon “Preneu les roses” de tarragona poetistino Olga Xirinacs:

Prenu rozojn

Rigardu, nur momenton. Kontemplu
kiel la printemp’ sang-verda jam eniras.
Pretigas mi notlibron por skribi iomete
pri tiu fenomeno alvenanta silente.
Eble venteto, eble mistralo
movigas la foliojn de la melioj,
de la moruso-arboj kaj de l’ avelujoj,
kunportos la parfumon de hiacintoj sur placojn,
sur ĵusaj tombojn kaj tiujn forgesitajn,
kaj al vivantoj kaj mortintoj memorigos ke en ĉi monato marto
estas tago nomata de l’ poetoj. De l’ Poezio.
Tolstoj skribis “Resurekto”n, kontuzanta eniro
al vivoforto kaj la ambicio de la homoj,
ĉio sur unu paĝon nur, la unua.
Ho, jes, legu ĝin. Ĉar se ion
poeto devas diri
estas, ke la viv’ revenas trafante por si vojon, kaj ke la homoj
luktas kontraŭ ĉio natura. Kontemplu ankaŭ,
“La printempo”n de Odilon Redon en la Muzeo Puŝkin:
rozkolora virino kaj nuda sub grandega arbo,
kaj diri pli ja troas en ĉi 21a tago de marto.
Verkis mi antaŭ jaroj tiun ĉi printempon
dum la laŭroj kreskis kaj oferis
venkajn kronojn. Prenu la rozojn
antaŭ senfoliigo. Rozfolioj kaj folioj de libro
sin fordonas al la fragila espero de l’ poeto.

Advertisements
Blogis en kulturo

Kalsotado

La kalsotado (“calçotada” en la kataluna: manĝaĵo de kalsotoj) estas tradicia festo en Katalunio dum la monatoj de februaro kaj marto. Oni kunvenas kaj rostas la kalsotojn sur krado kaj poste oni manĝas ilin.

Estas vere tradicia. La devenloko de tia festo estas en la sudo de Katalunio, en la urbeto Valls, proksime al la urbo Tarragona. Iu komencis kultivi menciitajn cepojn antaŭ 100 jaroj. Ĉe la komenco oni manĝis ilin en la urbeto Valls, poste en Tarragona sed nun oni manĝas kalsotojn en la suda parto el Katalunio kaj eĉ en Barcelono kaj Madrido.

KIO ESTAS KALSOTOJ?

kalsotado01

Kalsoto estas speco de cepo specife kultivata en Katalunio. Oni semas la cep-semojn por havi la bulbojn je la fino de la vintro.

En printempo oni transplantas la cepetojn kaj somere oni kolektas la bulbojn. Poste, ĉirkaŭ la mezo de septembro, oni plantas la bulbojn en la grundo kaj laŭmezure de la kreskado oni piedvestas (“calçar”) la etajn plantojn t.e. surmetas teron en la bazo por faciligi la blankadon (oni devas fari tion 4 aŭ 5 fojojn). Pluraj kalsotoj kreskas el ĉiu bulbo.

Entute la kultivado de plenkreskaj kalsotoj daŭras unu jaro!!

KIO ESTAS KALSOTADO?

kalsotado02

Estas kunveno de geamikoj aŭ familioj por neformala manĝo, precipe kalsotoj. Ĉiuj partoprenas en la laboro por prepari ĉion (fajro, rostado, pretigi la tablon, ktp.). Normale oni kalsotumas en la kamparo, en privata ĝardeno, al ekstero, sed oni povas manĝi kalsotojn ankaŭ en restoracio kvankam tio ne estas tiel taŭga.

kalsotado03

Blogis en kulturo

Denove ni kunvenos en Kafejo “La Cantonada”

ESPERANTO ANGULO okazos venontan ĵaŭdon, 29-a de oktobro, je la 18:30 horo.

IMG_20151022_190240

Denove, post la somero, ni kunvenos la lastan ĵaŭdon de ĉiu monato kiel kutime je la 18:30 horo  en la  kafejo ‘El Café de la Cantonada‘, en strato Fortuny 23, Tarragona.

 

IMG_20151022_173226

Blogis en kulturo

37a Kataluna Kongreso de Esperanto

Dum la tagoj 30a, 31a de oktobro kaj la 1a de novembro okazos en Mataró la 37a kataluna kongreso de esperanto.

La temo de la kongreso estas “Ŝancoj de inmigrado

Vi povas legi pli da informoj en esperanto.cat

Selecció_003

Blogis en Kongreso

Tarragonaj Esperantistoj en la 100-a Universala Kongreso de Esperanto en Lille

Tarragonaj Esperantistoj partoprenis la 100-an Universalan kongreson de Esperanto en Lille (Francio), dum la lasta semajno de julio.
Preskaŭ 2700 esperantistoj alvenintaj el 80 landoj partoprenis la kongreson. La temo de la kongreso estis “Lingvoj, artoj kaj valoroj en la dialogo inter kulturoj”.
Oni povis ĉeesti multajn prelegojn pri la temo kaj ankaŭ oni organizis kursojn de Esperanto kaj atelierojn pri babilado, kaj aliajn aktivaĵojn.
Oni prezentis novajn librojn eldonitajn dum la jaro.

100uke

La organizintoj pretigis multajn aktivaĵojn kiel teatraĵojn, muzikajn koncertojn, artajn aktivaĵojn kaj paroladojn, ktp.
Ankaŭ por ne esperantistoj oni organizis enkondukon al la lingvo Esperanto.

Selecció_001

Dum la kongreso oni povis viziti la urbon Boulogne-sur-Mer kie okazis en 1905 la unua universala kongreso. En la malnova teatrejo de la urbo la partoprenantoj aŭdis la legitan paroladon kiun D-ro Zamenhof, la kreinto de la lingvo, prelegis al la ĉeestantoj de la unua universala kongreso.

Selecció_002

(Teatrejo “Monsigny” je Boulogne-sur-Mer)

Etikedita per: ,
Blogis en Kongreso, kulturo

150a datreveno de la fervojo inter Tarragona kaj Martorell

Kadre de la supre menciita datreveno, dum la pasintaj monatoj majo kaj junio, oni organizis interesan eksposicion en la haveno de Tarragona pri fervojaj temoj.

IMG_20150620_105836

IMG_20150620_112605      IMG_20150620_105813

Tiu eksposicio montris diversajn materialojn pri fervojo kaj trajno. Ankaŭ la vizitantoj povis vidi esperantan materialon pri du internaciaj kongresoj (IFEF) okazintaj en Tarragona 1974 kaj Salou 1989.

IMG_20150620_112842

Blogis en kulturo

Monda Tago de Poezio

Ĉiujare UNESKO honoras la poezion, kaj la poetojn, kiuj konservas vivantan poezion. Hodiaŭ, 21-an de marto estas la internacia tago de poezio.

Ni volas ankaŭ honori la poezion per kelkaj poemoj:

L’ ANIMO DE L’ FLOROJ [1]
Ĉi-tiuj belaj floroj forlasitaj
sur lok’ de trairad’,
de kiu tien estas forĵetitaj?
De iu, kiu ajn.
Ne estas ja malĝojaj tiuj floroj
ridante sub la sun’.
Mi sentis min ravita vidi ilin
sen ia timo pretajn morti tuj.
“Ni certe mortos tuj, for de la trunko”,
—de l’ floroj jen la pens’ ;-
“sed nune nia bril’ ravas Poeton:
jen bela senmortec’ “.

Joan Maragall i Gorina (1860 – 1911)

Haiku
Se mi ne aŭskultas la maron,
tiu ĉi nek havos buŝon
nek nenion por diri al mi.
Joana Raspall i Juanola (1913 – 2013)

Plezuro en la haveno [1]
Vir’ kun grizaj okuloj, plenaj de nordnebul’,
elsuĉadis oranĝon en haveno-angul’
Lia rigard’ al mi: – Kia sungusto! – diris.
Kaj de liaj okuloj la nebulo foriris.
Josep Maria López-Picó (Barcelona 1886 – 1959)

 
La vento ne sobiras [2]
La vento ne sobiras,
sed restas ĉe la turoj,
ĉe la longaj altaĵoj,
iame disfalontaj,
batitaj, disfrapitaj de la orgojlo propra.
Disfalu vi finfine, terura-ŝultra urbo,
el vi mem renversiĝu.
Kia pelmelo
de fermitaj fenestroj,
de vitroj, de plastaĵoj,
de venkitaj strukturoj faldo-plenaj!
Tiam la vento povos
eniĝi kaj sobiri
ĝis la nivelo funda
kaj ekde tiam ne ekzistos plu
la supro kaj la subo.

Rafael Alberti Merello (1902 – 1999)

 

Ho, mia kor’
Ho, mia kor’, ne batu maltrankvile,
el mia brusto nun ne saltu for!
Jam teni min ne povas mi facile,
ho, mia kor’!
Ho, mia kor’! Post longa laborado
ĉu mi ne venkos en decida hor’?
Sufiĉe! trankviliĝu de l’ batado,
ho, mia kor’!
L. L. Zamenhof (1859-1917)

 

[1] GRAU CASAS, Jaume (Kompilita) 1931, Kataluna antologio. Eld. Ibérica
[2] Fernández, Miguel (2013) Poezio: armilo ŝagita per futuro. SATeH

Blogis en Uncategorized